Armenoj en Usono

Armenoj en Usono
etno
Aziaj Usonanoj • armenoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Usono kaj Armenio en monda mapo.

Armenoj en Usono (armene: ամերիկահայեր, amerikahajer) estas civitanoj aŭ loĝantoj de Usono, kiuj havas totalan aŭ partan armenan devenon. Ili formas la duan plej grandan komunumon de la armena diasporo post la armenoj en Rusio.  La unua grava ondo de armenaj migrantoj al Usono okazis fine de la 19a kaj frua 20a jarcentoj. Miloj da armenoj ekloĝis en Usono post la Hamidaj masakroj meze de la 1890-aj jaroj, la Masakro de Adana de 1909 kaj la Armena genocido de 1915 en la Otomana Imperio. Ekde la 1950-aj jaroj multaj armenoj de Mezoriento (precipe de Libano, Sirio, Irano, Irako, Egiptio kaj Turkio) migris al Usono kiel rezulto de politika malstabileco en la regiono. Ĝi akceliĝis fine de la 1980-aj jaroj kaj daŭris post la dissolvo de Sovetunio en 1991 pro sociekonomiaj kaj politikaj kialoj.

La Usona Komunuma Enketo en 2017 taksis, ke 485.970 usonanoj posedis plenan aŭ partan armenan devenon. Diversaj organizaĵoj kaj amaskomunikiloj kritikas ĉi tiujn nombrojn kiel subtakson, proponante anstataŭe 800 000 ĝis 1 500 000 armenajn usonanojn. La plej alta koncentriĝo de usonanoj de armena deveno estas en la areo de Granda Los-Anĝeleso, kie 166,498 homoj identigis sin kiel armenoj en la Censo de 2000, konsistante el pli ol 40% de la 385,488 homoj, kiuj tiam identigis armenajn originojn en Usono. La urbo Glendale en la metropola areo de Los-Anĝeleso ĝenerale estas konsiderita la centro de la armena usona vivo (kvankam multaj armenoj loĝas en la taŭge nomita "Malgranda Armenio" komunumo de Los-Anĝeleso  ).

La armena usona komunumo estas la plej politike influa komunumo de la armena diasporo. Organizoj kiel Armena Nacia Komitato de Usono (ANCA) kaj Armena Asembleo de Usono pledas por la agnosko de la Armena genocido fare de la usona registaro kaj subtenas pli fortajn rilatojn inter Armenio kaj Usono. La Armena Ĝenerala Bonvola Unio (AGBU) estas konata pro sia financa subteno kaj disvastigo de armena kulturo kaj armenlingvaj lernejoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search